felicx ([info]felicx) wrote,
@ 2006-05-18 18:06:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Gotenburgon ne nur por ŝuoj
Ĉar mi ne veturos al Parizo semajnfinon, mi kompreneble tie ankaŭ ne povos aĉeti la ŝuojn, kiujn mi jam delonge deziras havi. Mi hodiaŭ kontrolis, ĉu ne eble en Svedio estas vendejo, kiu havas ilin, ne atendante multon, ĉar Svedio ne estas lando kun multaj enloĝantoj ktp. Tamen Svedio estas ja sufiĉe progresinta lando kaj ĉiukaze certiĝo ne povis domaĝi. Kiam mi per la serĉilo vidis ĉiujn vendejojn kiuj vendas la eble plej ekologiajn kaj plej homamike faritajn ŝuojn de la mondo, mi estis vere surprizita, ke en Svedio tiom multe da vendejoj ilin vendas. En Gotenburgo eĉ ekzistas pluraj!

La 14an de junio post miaj universitataj ekzamenoj, mi flugos al Gotenburgo por partopreni en la plankunveno de la Nitobe-centro. Tiuokaze mi intencas aĉeti la ŝuojn kaj mi jam antaŭĝojas :-)


(Post a new comment)


[info]elgrande
2006-05-19 01:48 am UTC (link)
Mi envias vin pro tio, ke vi ŝajne havas sufiĉe kutimajn piedojn, al kiuj estas konformaj preskaŭ ĉiuj aĉeteblaj ŝuoj de certa grandeco. Mi ĉiam havas problemojn trovi ŝuojn, en kiuj mi sentas min bone, kaj tial malŝatas iri aĉeti ŝuojn. Kiam mi ja trovas bonajn ŝuojn, mi kutime simple aĉetas ilin sen tio, ke mi multe atentas pri la aspekto.

(Reply to this)

mi ankaŭ iros!
[info]blahma
2006-05-21 05:39 am UTC (link)
Bonege, ke vi iros al Gotenburgo! Mi ankaŭ iros tien... kvankam ne por aĉeti ŝuojn ;) Sed ja la Nitobe-kunveno aspektas kiel grava kaj atentinda evento, do mi ĝojas ke mi povos ĝin ĉeesti, kaj kiel evidentiĝas, ankoraŭ kune kun pliaj aliaj interesaj homoj. Mi planas post la kunveno ankoraŭ iom veturi tra Svedio kaj Danlando. Do, ĝis revido en Gotenburgo, Felix!

(Reply to this)(Thread)

Re: mi ankaŭ iros!
[info]felicx
2006-05-21 05:50 am UTC (link)
ankaŭ mi ĝojas revidi vin tie, bele, ke al grava evento venas simpatiaj homoj :-)

Ĝis tiam, samĉambrano!

Mi poste veturos tuj hejmen, ĉar tie mi jam tro longe ne estis, kaj krome atendas min piedpilkmaĉo inter Irano kaj Angolo tie :-)

(Reply to this)(Parent)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…