Kursanino volas korespondi - kiel trovi iun?
mar. 10-a, 2009 | 10:50 pm
Unu kursanino, hungardevena, loĝanta en Germanio, 26jaraĝa, deziras trovi korespondamikon. Mi jam tre longe ne plu okupiĝis pri tio, do mi ne scias, kiel diri al ŝi kiel trovi iun. Ĉu vi povas helpi al mi?
Ligilo | Afiŝu novan komenton {2} | Add to Memories | Tell a Friend
Du pliaj artikoloj
mar. 5-a, 2009 | 05:57 pm
Ĉu iu el vi havas aliron al la sekvontaj du artikoloj?
Measuring and analysing supply chain schedule stability: a case study in the automotive industry (Ingenta)
Aggregate and detailed production planning integrating procurement and distribution plans in a multi-site environment (Ingenta)
Se jes, bonvolu sendi al felix [] tejo org
Dankon!
Ligilo | Afiŝu novan komenton | Add to Memories | Tell a Friend
I thought you'd let me speak today but Esperanto's out of date
feb. 26-a, 2009 | 07:38 pm
Mi decidis fari ion nekutiman por mi, nome aĉeti lumdiskon de ili (Ĝenerale mi nur interŝanĝas sillegale dosierojn kun homoj, kiujn mi renkontas, sed neniam elŝutas pirate, kaj ĝenerale ne aŭskultas tiom da muziko, sed precipe novaĵojn). Mi ĵus aŭskultis iomete, unue kvar kantojn koncentre kaj poste samtempe komputilumante. Tiam surpriziĝis, kiam mi rimarkis, ke ili mencias Esperanton en unu kanto:
Obliterate the Sunday, he's a pleasure you can keep
I thought you'd let me speak today
But Esperanto's out of date
It's just another Sunday
Now Top of the Pops is dead
...
La muziko entute plaĉas al mi, kvankam ne estas tre facile aŭskultebla. Krome necesas laŭ mi aŭskulti ĝin laŭte ial...
Ĉu iu el vi konas la grupon?
Ligilo | Afiŝu novan komenton {2} | Add to Memories | Tell a Friend
Pace kaj kace – pri la varbado de TEJO
feb. 25-a, 2009 | 04:02 pm
Jen mi publikigas artikolon, kiun mi verkis kune kun Libera por la ĵus aperinta Kontakto - ĝuu :)
La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo havas la frapfrazon “june kaj kune”, per kiu ĝi celas varbi gejunulojn kaj allogigi la asocion. Analizu ni ride kaj fide laŭ strukturo kaj futuro la frazon.
“June kaj kune” evidente klopodas respeguli la sopirojn kaj dezirojn de junuloj en la hodiaŭa mondo. Ili volas esti kune kun junaj homoj. Kial inter junuloj kaj ne kune kun maljunuloj? Nu, eble ĉar junuloj estas ankoraŭ pli amoremaj kaj fekundaj, kaj ĉar tiuj ĉi ecoj kun kreskanta aĝo malpliiĝas. Samtempe ili trovas en aliaj junuloj homojn, kiuj strebas al similaj idealoj: Paco, riĉeco, amo por kaj inter ĉiuj homoj de la mondo. Frapfraze oni devus do kunigi tiujn du idealojn, la idealecajn kaj la korpecajn, ekzemple per vortoduopoj kiel: Pace kaj kace, riĉe kaj piĉe, ame kaj mame.
Gejunuloj volas ne nur komunikiĝi rete kaj krete, sed kuni pike kaj fike, gajiĝi buŝe kaj tuŝe, seninhibiciiĝi nude kaj lude (kaj krude) por adiaŭe emocii sente kaj pente. Por plibone transdoni ĉi tiun senton, oni tion eble devas ankaŭ vortumi en loke konata lingvo aŭ mikse kun Esperanto, ekzemple “tuje kaj ĥuj-e”, "vire kaj beer-e", "fike kaj geek-e", "dance kaj schwanz-e". Tiam ni vere instigas homojn interkompreniĝi klare kaj flare, amuziĝi palpe kaj talpe, kaj ekstatiĝi pulve kaj vulve. Laŭ observo en multaj renkontiĝoj, nemalhavebla akcelilo por tia sukcesego de popola interkompreniĝo estas alkoholo. Se junaj homoj drinkas biere kaj fiere, glase kaj tase, ili renkontiĝas neste kaj feste. Kaj kaze de malsukceso, tiuj, kiuj restas molaj kaj solaj, povas ankoraŭ kontentiĝi mane kaj sane.
Sed ĉu per tia varbstrategio, kiun ni nun derivis de la frapfrazo june kaj kune, ni povas ankoraŭ atendi sukcesan varbadon de la Esperantistoj? Ĉu ne ankaŭ celo de TEJO estas disvastigi Esperanton lerte kaj sperte, kie varbantoj mense kaj pense argumentas pafe kaj trafe? Tamen, se la varbantoj pensadas tro kaj ne sekvas siajn emociojn rilatajn al Esperanto, observeblas ofte, ke ili informas veke kaj feke, vorte kaj morte, dube kaj rube. Ili propagandas flame kaj fame, male kaj pale, rekte kaj sekte. Dum UEA strebas daŭre informi Zamen kaj hofe, netu kaj ŝeble, funda kaj mente.
Per tia informado solveblas nek la nigraj kaj migraj nek la verdaj kaj merdaj problemoj de nia mondo. Ĝi estas politiko ruĝa kaj fuĝa anstataŭ blua kaj ĝua. Ne ĉio povas disvolviĝi ŝate kaj glate, flue kaj glue, pece kaj dece. Foje oni devas true kaj brue rompi hereditajn informstrategiojn por ne resti randa kaj vanda. Por esti pli proksimaj al la privarbataj nacianoj, indas varbi france kaj dance, brite kaj sprite, pole kaj vole, ruse kaj buse. Tio memkompreneble inkluzivas plurlingvigon de renkontiĝaj retejoj. Kaj nia varbado devas esti konstanta kaj ne nur laŭ okazo runde kaj lunde, arde kaj marde, laŭde kaj ĵaude aŭ nur merkrede kaj vendrede.
Tiam ni fervoras kore kaj plore, sukcesas glore kaj flore aŭ pereas ore kaj fore. Sed eble ĉio ĉi estis iom multe kaj stulte.
Ni dankas al Petro, kiu dibele kaj debile kreis la ideon “pace kaj kace”, Russ, kiu kontrollegis atente kompetente, kaj al Tanja Belizna pro in-spiro.
Ligilo | Afiŝu novan komenton {11} | Add to Memories | Tell a Friend
Aliro al akademiaj artikoloj - bonvolu helpi min
feb. 20-a, 2009 | 05:25 pm
Esplorante literaturon por mi disertacio, mi havas problemon kun la aliro al kelkaj artikoloj en usonaj fakĵurnaloj. Ĉu eble iu el vi karaj legantoj povas provi, ĉu via universitato abonas la ĵurnalojn? Mi estus tre dankema, se vi povus sendi alireblajn por vi artikolojn al mia retpoŝtadreso felix [] tejo org
Antaŭdankon!
mikse
An overview of production planning models: structural classification and empirical assessment
A review of hierarchical production planning and its applicability for modern manufacturing
Production-distribution planning in supply chain using a hybrid approach
Emerald:
Implementing Integrated Production and Distribution Planning Systems
P.S: estas la unua enskribo kun titolo el kvar vortoj komenciĝantaj per la sama litero :)----------------------------------------
Ĝisdatigo (2009-02-23 17:49 cet):
Du el miaj karaj legantoj ĵus sendis preskaŭ samtempe kelkajn artikolojn. Dankegon, Michela kaj Behrouz!!
Planning Problems in Intermodal Freight Transport: Accomplishments and Prospects
Is distance a good proxy for transport costs? The case of competing transport modes
A primal decomposition method for the integrated design of multi-period production–distribution systems
Multi-item, multi-facility SC planning
Planning, scheduling and dispatching tasks in production control
The Coordination of Scheduling and Batch Deliveries (Hall Potts 2005)
Reorganisation eines europäischen Distributions- und Beschaffungsnetzwerks
Distribution and Transport Planning
Decision-Making Process in Intermodal Transportation
Ĝisdatigo (2009-02-26 7:59 cet):
Dankon Darcy pro pliaj artikoloj!
Strategic tactical and operational production-distribution models: a review
On the integrated production, inventory, and distribution routing problem
Synchronized Development of Production, Inventory, and Distribution Schedules
Analyzing trade-offs between transportation inventory and production costs on freight networks
Ligilo | Afiŝu novan komenton | Add to Memories | Tell a Friend
What kind of RAM should I buy?
feb. 12-a, 2009 | 10:54 pm
I want to give 2 GB RAM to my PC and I am not sure what kind of RAM to buy. Can anyone help me?
I think I should buy DDR2, since DDR seems too outdated to really get it at a reasonable price. But I am not sure about the frequency of DDR2 I should take. 533 MHz? Or better 400 MHz. I guess I could take 533 MHz due to my FSB, but this is just a guess. Yet I would like to be sure before buying. Actually, I might be totally mistaken :) Thanks for your help!
Some data (as shown by CPU-Z):
Clock speed FSB: 533 MHz
Bus speed: 133 MHz
Mainboard Chipset: Intel i915P/i915G
Southbridge: Intel 82801FB (ICH6)
CPU: Prescott Pentium 4 (2.9 GHz)
Current RAM: PC3200-DDR (200 Mhz) 512 MB
Bonus question: Can I let the old DDR-RAM inside while having 2 bars of 1GB DDR2 on two other slots? (I have 4 slots)
Ligilo | Afiŝu novan komenton {4} | Add to Memories | Tell a Friend
kiel organizi laboron
jan. 23-a, 2009 | 01:49 pm
1) Povi rapide fari notojn, ordigi ilin per etikedoj. Ili havu aŭtomate daton de kreado. Estu serĉeblaj.
2) Krei taskojn, eble laŭ GTD.
ĝenerala rezonado:
Je la unua rigardo belas havi aliron de ĉie al datumoj, kiam ili estas nur enretaj. Eĉ de poŝtelefono oni povus uzi ĝin (tamen momente mi tion ne farus pro manko de taŭga telefono kaj kontrakto). La avantaĝo rete de ĉie havi aliron al la datumoj ankau povas esti limigo, kiam mi ne havas retaliron. Do loka solvo sur iu usb-bastoneto povus eble pli utili. Tamen tiam necesas zorgi pri datuma sekureco kaj rezervstokigo. Momente mi favoras la neretan solvon, sed eble ankau akceptus retan.
Por 1)
Por tio google notebook ŝajnis al mi tre taŭga, sed mi ĵus legis, ke google ne plu volas pluevoluigi ĝin kaj mi dubas, ĉu ne iam ĝi simple ĉesos ekzisti. Krome tiu evento konsciigis min pri la ebleco perdi miajn datumojn ne havante ilin loke.
Evernote: Ŝajnas je unua vido bone por 1), sed mankas ebleco por 2). Mi preferus havi ĉion en unu.
MonkeyGTD laŭdire povus fari ĉion, sed havas iom strangan uzadmanieron al kiu mi ne povis tuj alkutimiĝi.
Mi nun decidis elprovi ThinkingRock kiu loke solvas 1 kaj 2 kaj ŝajnas kiel tre taŭga realigo de GTD laŭ kelkaj uzantopinioj. Mi planas meti USB-bastoneton kun la xml de miaj datumoj al mia ŝlosilo por ĉiam havi ĝin kun mi.
Ĉu iu el vi havas spertojn aŭ rekomendojn pri 1) kiaj 2) ? Mi scivolemas pri viaj komentoj.
Ligilo | Afiŝu novan komenton {1} | Add to Memories | Tell a Friend
Planante vojaĝon al lago Bajkal
okt. 20-a, 2008 | 09:42 pm
Mi jam iom planis kion fari kaj dank al ĝis antaŭ nelonge en Berlino vivanta rusino Anna trovis ulon kiu jam veturis vintre al Bajkalo. Mi skribis al li ruse kun kelkaj demandoj kaj ricevis kontentigan kaj kuraĝigan respondon. Sed plej belas la lasta frazo de lia retpoŝte, kaj lingve kaj enhave, tial mi volas citi ĝin ĉi tie:
все возможные трудности стоят того, чтобы туда попасть, так как такой красоты больше нет нигде в мире
Mi tradukus ĝin kiel "ĉiuj eblaj malfacilaĵoj valoras la penon tien veturi, ĉar tia beleco ne ekzistas aliloke en la mondo", sed mi konscias, ke tio estas malbona traduko, ĉar ĝi tute ne respegulas la "lingvan rusecon" de la frazo, kiun mi ŝategas. Unue la strangeta esprimo, ke "трудности стоят того" (malfacilaĵoj staras je tio) kaj poste la kulmino en "такой красоты больше нет нигде в мире" (de tia beleco ne plias nenie en la mondo).
Aĥ, mi devas plulerni por pluĝui la rusan... sed fakte mi jam faras tion kaj renkontiĝas kun rusoj por paroli la rusan (kaj al unu rusino mi instruas la polan).
Ligilo | Afiŝu novan komenton {3} | Add to Memories | Tell a Friend
Civitana devo
apr. 5-a, 2008 | 07:52 pm
La damaĝito poste alvokis min kaj dankegadis. Ĉar mi dum kelka tempo forestis, nur hodiaŭ ni povis persone renkontiĝi. Li ankoraŭ tre varme dankis min kaj donis al mi vinbotelon kaj dudek eŭrojn. Mi diris, ke tio vere ne necesus, sed li insistis dirante, ke neniu farus tion kaj ke mi faris ion vere eksterordinaran. Mi tamen opiniis, ke mi nur faris mian "civitanan devon", sed kompreneble ne malĝojas pro la donaco.
Ĉu laŭ vi mia ago estas io elstara?
Ligilo | Afiŝu novan komenton {5} | Add to Memories | Tell a Friend
Esperantogrupo ĉe kaioo
feb. 27-a, 2008 | 09:56 pm
Ankoraŭ ĝi estas en beta fazo kaj tie ne estas multego da homoj, sed almenaŭ jam unu Esperantoparolanto - mi. Tio sufiĉas ja por fondi grupon :) Kiel titolbildon mi ne prenis flagon nek ovon, sed tiun ĉi foton
Ligilo | Afiŝu novan komenton {1} | Add to Memories | Tell a Friend
Mi aliĝis al IJK!
jan. 21-a, 2008 | 08:16 am
Ligilo | Afiŝu novan komenton {1} | Add to Memories | Tell a Friend
Nova kolego - nova koincido
jan. 7-a, 2008 | 09:15 pm
Li: "Ĝi okazis en la rezidejo en Würzburg. Ĉu vi konas ĝin?"
Mi: "Jes, mi estis tie dum la jarŝanĝiĝo."
Antaŭe mi nenion aŭdis pri la rezidejo de Würzburg.
Koincidoj...
Ligilo | Afiŝu novan komenton {2} | Add to Memories | Tell a Friend
Zen en la arto de arkpafado
jan. 7-a, 2008 | 07:43 am
Poste ni ankoraŭ iris kune kafejen "matenmanĝi" (laŭ tempo kvazaŭ IS-stilo) kaj tie la estro menciis flanke libron nomitan <a href="http://www.amazon.de/Kunst-Bogensc
Sume mi pasigis 6 horojn de mia dimanĉo kun aikido kaj klaĉo. Estis la unua fojo, ke mi iris al la posta klaĉo kaj la dua fojo, ke entute al tiu ĉi dimanĉa trejnado.
Vespere mi iom plulegis la rekomendindan libron La arto de amo de Erich Fromm. Mi vere surpriziĝis, kiam preskaŭ je la fino de la libro li rekomendas la saman libron, pri kiu mi en tiu ĉi tago la unuan fojon aŭdis.
Verŝajne mi jam iĝis iom superstiĉa, sed mi ne kredas je pura hazardo (ekzemple pro la libro de Jung pri signifa samtempeco). Do mi verŝajne legos tiun ĉi Zen-libron baldaŭ... Ĉu iu jam legis ĝin?
Ligilo | Afiŝu novan komenton {8} | Add to Memories | Tell a Friend
Sinkronigeco - teorio kaj percepto
dec. 18-a, 2007 | 10:01 pm
Mi prunteprenis en la biblioteko libron pri sinkronigeco (mia tradukprovo de "Synchronizität") de C.G. Jung. Vespere, mi eklegis kaj sufiĉe ŝatis ĝin. Dume, mia frato min alvokis petante min diri al li ekzaktan vortumon de germana leĝo, kiun mi serĉu en interreto (li hejme ne havas retaliron). Estis la unua fojo, ke li faris ion tian post semajnoj. Kiam mi preskaŭ trovis tiun vortumon, li konsciiĝis, ke li ne bezonas ĝin, ĉar li mem havas tiun leĝolibron kun la tuta teksto. Ni ankoraŭ iomete babilis kaj mi rakontis pri la plaĉa libro. Li forte skeptikis kontraŭ la ideo de sinkronigeco kaj ni iam ĉesis la paroladon.
Kelkajn minutojn pli poste li realvokis por demandi pri alia leĝteksto, pri §4 EStG (5) frazo 1 nr. 5 fr. 2 lit. c) kiu temas pri la rilato inter gajno kaj porfirmaaj vojaĝoj de dungitoj. En la germana leĝo la kostoj de tia vojaĝo dependas de ties longeco kaj en tiu tekstero c) temas pri porfirmaa vojaĝo, kiu daŭras inter 8 kaj 14 horoj.
La sekvontan tagon mi estis vojaĝonta ĝuste al tia vojaĝo.
La unua strangaĵo estas la koincido pri la teksto kaj mia vojaĝo, ĉar inter ili ja ŝajne tute ne estas rilato. Sed plia rimarkindaĵo estas la ĵusa pruntepreno de libro pri sinkroneco, la rifuzo de mia frato de tiu koncepto kaj la tuja posta memsperto. Kiam mi menciis tion al mia frato, li denove malŝatis la ideon, sed sonis jam iom pli malcerta.
La libro estas cetere leginda, mi ĝuis ĝin dum la hodiaŭa trajnvojaĝo...
Ligilo | Afiŝu novan komenton {7} | Add to Memories | Tell a Friend
Franca koincido
dec. 5-a, 2007 | 10:42 pm
Ligilo | Afiŝu novan komenton | Add to Memories | Tell a Friend
ĉio nova kaj aliĝo al IS
nov. 21-a, 2007 | 07:53 am
La bona novaĵo de tiu ĉi tago - almenaŭ por mi - estas, ke mi havos jarŝanĝajn feriojn kaj povos veturi al IS - mi ĵus aliĝis... mi iom foliumis la liston de la aliĝintoj kaj ĝi laŭ mi promesas bonegan etoson.
Ligilo | Afiŝu novan komenton {1} | Add to Memories | Tell a Friend
reta problemo ree en Germanio
sep. 19-a, 2007 | 05:31 pm
Mi estas en loka reto, kiu havas servilon kaj "router" kaj kelkaj vindozaj komputilojn. Ĉiuj vindozaj komputilaj povas senprobleme konektiĝi al interreto, kaj je Vista kaj je XP. Nur mia linuksa komputilo ne povas, ĉar ĝi ne ricevas DHCPajn ofertojn. Mi rigardis la agordojn de la vindozaj komputiloj kaj eltrovis, ke ili havas fiksan IP-adreson kaj ne ricevis ĝin pere de DHCP. Mi do simple transmetis la datumojn en /etc/network/interfaces kaj nun per fiksa IP povas senprobleme retumi.
Mia demando estas: Kial vindozo aŭtomate scias sian fiksan IP-adreson kaj linukso ne? Kiun programon oni povus uzi je linukso por diveni sian fiksan IP adreson?
Ligilo | Afiŝu novan komenton {6} | Add to Memories | Tell a Friend
"Fortransportu 25000 homojn el Francio"
sep. 12-a, 2007 | 07:59 pm
Iomete mi pensis pri la ordonoj de Stalin pri tio, kiom da prizonuloj pafigendas iun tagon...
Kaj mi pensis pri la german-franca anarkiisma hip-hop-kanto "Kein Mensch ist illegal" ("Neniu homo mallegalas") de Chaoze One.
"La France, tu l'aimes ou tu la quittes" (Francion vi amas aŭ forlasas, devizo de francaj dekstremuloj) Mi ĝin forlasos dimanĉon (sed mi tamen ŝatetas Francion, nur estas tro da Francoj ;))
Ligilo | Afiŝu novan komenton {7} | Add to Memories | Tell a Friend
Proksimiĝas la fino kaj Berlino
sep. 5-a, 2007 | 07:10 pm
Tamen mi feliĉe jam scias, kie mi volas ekloĝi: en la Esperantodomo en Berlino. Ĝi ankoraŭ ne estas preta, sed laŭ la priskriboj de la posedanto Johano, almenaŭ unu loĝejo en ĝi estos loĝebla komence de oktobro.
Ligilo | Afiŝu novan komenton {4} | Add to Memories | Tell a Friend
Esperantokurseto per Pak' Eo
aŭg. 11-a, 2007 | 10:27 pm
La instruan parton mi faris per la Pak' Eo, uzanta ties novan anglan version. Ĝi ege plaĉis al mi kaj mi nur povas rekomendi uzi ĝin por doni tian kurson. Mia lernantino rapide komprenis la funkciadon de Esperanto kaj videble ĝoje lernis. Mi dubas, ke ĝi plulernos, sed almenaŭ nun ŝi certas, ke Esperanto facilas. La tuta kurso daŭris nur kvar horojn kun paŭzetoj.
Instruante, mi ankaŭ trovis kelkajn erarojn en tiu versio de la Pak'Eo. En "Lesson 6" oni donas kiel ekzemplo por la silabo "ej" la vorton "panejo", kiun oni tradukas per "bakery". Tamen mi sufiĉe certas, ke la vorto por tio estas "bakejo". Ankaŭ en "lesson 6" de la ekzercoj estas eraroj, ĉifoje interpunkciaj. En la antaŭlasta frazo estas troa komo post "manĝilojn" kaj ankaŭ post la fina vorto "ludema" estas troa punkto. Sed sendepende de tiuj eraretoj mi devas diri, ke tiu nova versio estas vere bonegega laboro! Mi nur povas rekomendi ĝin por superrigardaj enkondukaj kursoj.
